Cxiela Celo

Cxapitro 9
Home
Cxapitro 1
Cxapitro 2
Cxapitro 3
Cxapitro 4
Cxapitro 5
Cxapitro 6
Cxapitro 7
Cxapitro 8
Cxapitro 9
Cxapitro 10
Cxapitro 11
Cxapitro 12
Cxapitro 13
Cxapitro 14
Cxapitro 15

     

Ĉapitro 9

 

          Post la interkonatiĝa konversacio, la du viro decidis dormi. Paŭlo estis tre dormema pro sia longa flugo de Usono.

 

          Estis tre stranga afero, ĉar nun Johano ne povis ekdormi. Al la alia flanko de la ĉambro, li aŭdis la spiradon de la alia viro. Dum sia multaj jaroj de geedzeco, li neniam antaŭe dormis en ĉambro kun alia viro. Kia viro estis li? Kio estis la diferenco inter du homoj? Qui êtes-vous? Sed finfine, Johano ankaŭ ekdormis.

 

          Vekiĝante en la mateno, Johano aŭdis la movon de iu en la ĉambro. Estis Paŭlo. “Bonan matenon, amiko,” salutis Paŭlo. “Ĉu vi dormis bone?” “Sufiĉe bone,” respondis Johano.

 

          Paŭlo iris al la granda fenestro kiu alfrontis la oceanon, malfermis la kurtenojn, kaj malfermis la fenestrojn. La hela suno kaj la freŝa marzefiroj eniris ĉambron. “Kiel bela estas la tago, ĉu ne?” komentis Paŭlo. “Estas granda ĝojo esti ĉi tie, kaj ankaŭ esti ĉi tie kun vi!”

 

          Johano preskaŭ ne povis kredi siajn okulojn. Lia samĉambrano estis tute nuda. Post profundaj spiradoj, Paulo forturnis kaj iris al la banejo por sin duŝi. Johano restis sur sia lito kaj ripozis.

 

          Kiam Paŭlo revenis de la banejo, sekante sin kun blanka bantuko, li ekparolis denove. Paŭlo, verŝajne, estis parolema ulo. Tiam li sidiĝis sur sia lito kontraŭ Johano. “Kial vi venis ĉi tien al Tahitio?” Paŭlo demandis.

 

          Johano ne sciis kiel respondi. Li hezitis. Li ne povis klarigi la veron.“Vere, mi ne scias.”

 

          “Tio ne estas la ĝusta respondo. Ĉu vi venis ĉi tien nur por plezuro, por amuzi vin?”

 

          “Jes. Por amuzi min. Kaj por lerni kia estas la vivo ĉi tie en Tahitio. Eble por trovi min mem. Kaj vi?”

 

          “Mi? Nur por trovi plezuron. Eble vi povus helpi min trovi plezuron. Aŭ ni povus helpi unu la alian havi plezuron.” Paŭlo rigardis la vizaĝon de Johano rekte, studante ties reakcion. Johano sentis sin malkomforta.

 

          “Ĉu vi havas profesion, Paŭlo?”

 

          “Jes, mi estas psikologo en mezlernejo. Multaj adoleskantoj havas familiajn problemojn, lernejajn problemojn, amproblemojn, kaj seksproblemojn, kaj mia profesio estas aŭskulti kaj eble helpi solvi iliajn problemojn.” Paŭli ankoraŭ restis komplete nuda sur la lito. Kaj Johano ankoraŭ sentis sin malkomforta. Mi venis ĉi tien por forgesi la problemojn de la adoleskantojn. Ĉu vi havas psikologiajn problemojn?”

 

          “Jes. Ne. Mi volis diri ne.” Johano stariĝis por surmeti la pantalonon. Ankaŭ Paŭlo stariĝis, ankoraŭ nuda, kaj metis sian brakon sur la ŝultron de Johano. “Ne tuŝu min,” tuj kaj aŭtomate kriis Johano.

 

          “Bone, mi ne vin tuŝos. Sed se vi volas ferii en Tahitio, vi vere havas grandan problemon. Ŝajnas al mi, ke vi havas nek havajajn ĉemizojn, nek belajn ŝortojn, nek laŭmodajn banŝortojn. Kiel vi povos trovi belajn virinojn se vi ne havas belajn vestojn? Ĉu vi ne havas sufiĉe da mono?”

 

          “Jes. Mi havas sufiĉe da mono. Dum mia tuta vivo, mi devis ŝpari monon, kaj nun mi devas lerni elspezi ĝin. Kiel mi povas lerni tion?”

 

          “Ĉu vi volas havi mian profesian helpon? Mi nur povis diri al vi, ke la plejmulto el la homoj ne havas vian problemon kiel elspezi monon. Mi ferias, kaj mi ne volas doni al vi psikologan helpon, sed mi volonte helpos al vi aĉeti novan laŭmodajn vestojn. Sed mi volus scii, kial vi, sparema homo, nun volas elspezi vian monon? Ŝpari monon estis via tutviva kutimo?”

 

          “Jes, vi pravas. Mi neniam antaŭe rimarkis, ke mi vere estas kreito de kutimoj. Homo ne povas ŝanĝi rapide. Qui êtes-vous?”

 

          “Kion vi diris?”

 

          “Nenion. Mi nur pensas pri mia problemo.”

 

          Post tri horoj, du viroj piedmarŝis al la plaĝo de la nudistoj. Kaj la du viroj estis bone vestitaj laŭ la modo de la turistoj en Tahitio.