Ĉapitro 10
Paŭlo havis grandan plaĝtukon, kaj li sternis ĝin
en la sablo, ne apud aŭ malantaŭ la arbetoj, sed en la mezo de grupo da nudaj, aŭ preskaŭ nudaj homoj.
En malmulte da tempo, li demetis sian vestojn, krom sia banŝorto. Paŭlo gardis la ŝlosilon de la hotelĉambro
en poŝo de lia ŝorto. Kaj baldaŭ ankaŭ Johano surhavas nur banŝorton.
Paŭlo kuris al la akvo, kaj Johano sekvis lin. La akvo
estis varma, klara, kaj refreŝiĝinta. La du viroj saltis en la ondojn. Ili paŝis sur mola sablo sub la akvo.
Johano rimarkis la sablon de la strando. Ne estis blanka,
kiel
la sabloj de la aliaj insuloj, sed estis sufiĉe alloga. La strando estis inter du rokaj promontoroj, kaj kvankam ĝi
ne estis tre larĝa, la rokoj izolis la strandon de la cetero de la insulo.
La du viroj rimarkis du nudajn tahitiajn junulojn, kiuj alproksimiĝis
al li. “Ĉu vi volas ludi ‘ĉevalojn.’ kun ni?” ili demandis. Ili volis grimpi sur la ŝultrojn de Paulo kaj Johano kaj poste
provi faligi la kontraŭulojn. La kvar ludantoj faris tion, kaj Johano ege amuziĝis. Li tute forgesis la kanceron
kaj la morton.
Poste, sur la granda plaĝtuko, Paŭlo demetis eĉ
sian banŝorton. Johano volis ankaŭ fari tion, sed ankoraŭ li timis iomete. Finfine ankaŭ li malvestiĝis.
Johano rigardis la aliajn homojn sur la strando. Neniu atentis lin. Tiam li kuŝis dorse sur la tuko, kaj fermis la okulojn.
Ĉiu ĉelo de lia korpo estis viva kaj vibra. La
suno bruligis sian haŭton, kaj la salo kaj vento karesis lin. Li povis aŭdi la marondojn falantajn sur la sablon.
La sono estis kiel la spirado de la tero, kiu sinkroniĝis kun lia propra spirado. Li ankaŭ aŭdis en la
malproksimeco la paroladon kaj kriegojn de homoj en multaj lingvoj.
Post dek aŭ dek kvin minutoj, Johano renversis sin,
kaj kuŝis surventre. Li vidis la korpon de Paŭlo apud li. Kaj Paŭlo rigardis lin.
“Johano, vi havas edzinon, ĉu ne?”
“Jes. Kaj vi?”
“Ne, mi ne havas edzinon. Antaŭe mi havis edzinon,
sed ne plu. Johano, kial vi ne vojaĝis al Tahitio kun via edzino?”
Johano ne volis respondi la demandon. Li volis forgesi, kaj
li hontis. Eĉ kun fremda homo, kia Paŭlo, li hontis. “Estas privata afero,” li respondis.
“Sed mi volas, ke vi kaj mi estu amikoj. Se ni kunvivos
unu semajnon, ni ne devas havi gravajn sekretojn inter ni. Sed dependas ĉu vi
volas vere esti amikoj. Aŭ ĉu vi ne fidas al mia amikeco?”
Johano pensis. “Jes, mi fidas al vi Sed, unue diru
al mi, kial vi venis sole al Tahitio sen eĉ amiko?”
“Mi diru al vi la veron. Mi volis havi novajn spertojn,
serĉi novajn amikojn, amuzi min. Mi ŝatas multe la indiĝenojn ĉi tie; ili estas ravaj. Al mi plaĉas
la insuloj de la Sud-Pacifiko, kaj mi ofti venas ĉi tien por fari ferion. Mi ege ŝatas la plaĝojn de la nudistoj,
principe kie la viroj banas nude. Eble vi ne suspektis, ke mi estas samseksemulo?” Tiu lasta frazo ŝokis iomete
Johanon. “Sed tio estas sekreto en la lernejo. Ekster la lernejo, tio ne estas sekreto. Kaj, vi, Johano? Kial vi venis
ĉi tien? Ĉu vi serĉas virinon, aŭ eble ankaŭ viron?”
Johano konsciis, ke por Paŭlo probable ne estas facile
malkaŝi sin al viroj, kiuj povus riproĉi lin pro lia samseksemeco. Sed finfine Paŭlo trovis la kuraĝon
por malkaŝi sin antaŭ multaj personoj. Finfine Johano diris, “Bone - post kelkaj monatoj mi mortos pro kancero.
Almenaŭ, tio estas la prognozo de miaj kuracistoj.”
Johano atendas, ke la ĉielo falus Sed Paŭlo eĉ
ne reakciis, kaj ĉio daŭris kiam antaŭe. La spirado de la ondoj daŭris, kaj la kreigoj de la homoj sur
la plaĝo ankaŭ daŭris. Sed Johano sentis, kvazaŭ pezo leviĝis de lia brusto.
Johano rigardis la vizaĝon de la viro apud li. “Ĉu
estas malfacile diri al aliaj pri via seksinklino, Paŭlo?”
“En la komenco, jes. Estis malfacile agnoski ĝin
al mi mem. Mi volis akordigi min laŭ la socio. Mi volis esti 'normala' homo, havi edzinon, havi filojn. Fakte mi edziĝis
por tio. Sed tiu vivo ne funkciis por mi. Kaj mi eltrovis ion tre grava por mi. Por povi akcepti aliajn homojn, mi devis akcepti
min mem.”
“Kaj en mia kazo?”
“En via kazo, laŭ mi opinio, vi devas akcepti
vian korpon, vian korpan aspekton, inkluzive vian kanceron, kaj via mortecon. Vi ne devas honti pro tio. Vi devas ami vian
korpon.”
“Ĉu vere?”
“Jes. Mi studis la rilaton inter la psikio kaj la sano
de la korpo.Ĉu vi volas aŭdi mian opinion pri tio?"
:"Jes."
"En ĉiu momento, via korpo ricevas elektro-kemiajn impulsojn
de via cerbo. La homa korpa estas tre komplika afero, kun sennombraj hormonoj, enzimoj, proteinoj, vitaminoj, mineraloj, karbohidratoj,
plasmo, ĉeloj, korpuskloj, akvo kaj limfa likvo. Por funkcii bone, vi devas pensi ĝuste, kaj vi devas ami vin mem,
kaj ĉiujn. Se vi ne faras tion, vi malsaniĝos. Almenaŭ, tio estas mia opinio. Pro tio, mi diru al vi, kiel psikologo, ke la mensa sano estas
pli grava ol la fizika sano.”
En tiu momento, Johano kredis, ke Paŭlo pravis. “Do,
ĉu vi kredas, ke la homa korpo provas ĉiam sin sanigi?”
“Jes, mi ĝin kredas.”
La suno daŭre varmegis la korpon de Johano. Li konstatis,
ke li devas ami sian korpon. Tute.
Finfine, Johano staris. Lia nuda korpo estis komplete videbla
de ĉiu en la plaĝo. Sed li eĉ ne provis sin kaŝi. En momento, Johano havis maltrankviligan penson. Paŭlo
venis sole al Tahitio ĉar li volis vidi nudistojn sur la plaĝo, kaj li mem venis sole al Tahitio por vidi nudistojn
sur la plaĝo. Eble ankaŭ Johano subkonscie estis samseksemulo? Johano ne povis kredi tion. Sed, se tio estus la
vero, li ĝin akceptus.
Tiam ankaŭ Paŭlo ekstaris. Lia peniso tiam estis
granda kaj iomete rigida, sed Paŭli ne penis kaŝi ĝin.
La du nudaj tahitianaj knaboj vidis Paŭlon kaj ridis
kaj mokis lin. Sed ankaŭ Paŭlo kaj Johano nur ridis. Ili malrapide vestigis sin, kaj foriris de la plaĝo. Paŭlo diris, ke li volis trinki multe
da biero en trinkejo. Kaj Johano konsentis iri kun li.
Piedmarŝante laŭ la vojo, Johano diris al Paŭlo,
“Mi nur volas diri al vi, ke mi plene akceptas vin.” Kaj Paŭlo diris al Johano, “Kaj ankaŭ mi
plene akceptas vin.”
Kaj Paŭlo prenis la manon de Johano, kaj Johano ne timiĝis.