Ĉapitro 12
Samnokte, Paŭlo invitis Johanon al la trinkejo. Ne estis
multaj trinkantoj en la trinkejo ĉe La Sabloj- eble nur dekdu homoj.
Johano sidiĝis apud viro kiu aspektis profesiulo. Paŭlo
ekparolis kun bela tahitiana juna viro, tial Johano ekparolis kun la profesia viro.
“La vetero ĉi tie estas tre bela, ĉu ne?”
demandis Johano por komenci la konversacion.
“Jes. Fakte, la vetero ĉi tie ne ŝanĝas
ofte. Ĉu vi estas novulo en Tahitio?”
“Mi alvenis antaŭ tri tagoj. Mi ankoraŭ ne
bone konas la insulon. Kaj vi?”
“Mi venis ĉi tie antaŭ unu monato.”
“Kaj kial vi venis al Tahitio.”
“Mi nomiĝas D-ro Benoit, mi estas antropologo,
kaj mi studas la vivo de la loĝanto en malproksimaj insuloj de la arkipelago. Mi studas la efikon de la okcidenta civilizacio
sur la vivo de la indiĝenoj.”
“Mi nomiĝas Johano," sin prezentis Johano, "kaj
ankaŭ mi interesiĝas pri la kulturo de la insulo ĉi tie. Mi lernis ion pri la indiĝena civilizacio de
unu tahitianino hodiaŭ. Tiu temo tre interesas min. Al mi interesas multe la temo de la morto, kaj de la ebla postvivado de la animo.”
“Tio ankaŭ interesas min. Diru al mi, kion vi
lernis.” La doktoro mendis trinkaĵon por Johano. Li surhavis tahitianan ĉemizon, sed kun sia barbo griza,
li aspektis profesie. Kaj lia mieno estis afabla.
Johano rakontis sian sperton kun Marie Anne al la doktoro.
“Mi havas problemon kun la konceptoj de la tahitiana religio. Kio precize estas la ‘mana’ aŭ laŭ la okcidenta scienco, la egoo?”
“Tre bona demando, Johano. La koncepto varias de unu
kulturo al alia. La egoo aŭ la animo estas tre nebula afero. Ĉi tie, en Tahitio, la egoo povas esti la familio anstataŭ
la individuo. La individo ja ekzistas, sed eble la familio estas pli grava afero. Do, kiam la individuo mortas, la individuo
postvivas en la familio, kiel parto de la familio.”
“Kiel en la okcidento, ni kredas, ke la vivo de la patro
daŭros en la vivo de la filoj.”
“Jes, pli malpli. Sed ankaŭ mi povus vidi vian
egoon en via nacieco. Mi estas franca, kaj se mi kun vortoj forte atakus Usonon, via landon, ĉu vi ne sentus iomete ofendita? Se vi
aĉetus grandan multekostan sportaŭton, ĉu vi ne sentus ke tiu veturilo estas parto de via personecon, de via
egoo? Mi ne scias, do, diru al mi, se vi havas edzinon.”
“Jes, mi havas.”
“Se via edzino mortus, ĉu vi ne sentus, ke parto
de via memo mortis kun ŝi?
“Mi supozas, ke jes.”
“Jen alia afero. Diru al mi, kie precize estas via
egoo? Ĉu ĝi estas en via koro? Ĉu ĝi estas en via cerbo? Ĉu ĝi estas en viaj sunforma plekso,
en via ventro?”
“Mi ne scias. Eble mia animo estas en mia cerbo, malantaŭ
mia okuloj.”
“Do, ĉu vi havas etan personon, etan hometon en
via menso, kiu obervas la universon, kiu aŭdis ĉion, kiu movas viajn korpopartojn? Kaj tiu hometo estas via vera
memo?”
“Eble. Eble tiu estas mi,' respondis Johano. "Kaj,
tiu hometo, kiu estas parto de mi, ĉu ĝi travivos la morton?”
Estis paŭzo en la konversacio. Fine la sciencisto diris,
“Eble. Sed, por diri la veron, mi ne scias.”
La antropologo malrapide trinkis sian alkoholaĵon. Li
daŭrigis. “Kaj, alia afero. Kie limiĝas via egoo. Ĉu ĉe la haŭto de via korpo? Ĉu vi eble
havas elektro-magnetan aŭron, kio etendiĝas, ni ne scias kiom da distanco, en la spacon? Kiam vi imagas vian domon
en Usono, ĉu vi estas ĉi tie, aŭ ĉu vi estas tie?”
Johano estis komplete konfuzita. “Mi ne scias.”
“Vi respondas prave. Sed malgraŭ tio, vi volas
scii, se la egoo travivas la morton?”
“Jes.”
“Kiel?”
“Ĉar morgaŭ. Aŭ preskaŭ morgaŭ,
mi mortos pro kancero.”
Kaj tiam la antropologo ne volis paroli plu, pri la egoo.