Ĉapitro 13
Johano decidis reiri hejmen post la unua semajno da la ferio.
Li ĝuis la plaĝojn, li ĝuis naĝi kun banŝorto kaj sen banŝorto. Li ĝuis la paroladon kun
siaj geja samĉambrano, kaj kun la virinoj en la trinkejo kaj sur la strando. Lia haŭto bruniĝis. La tuta semajno
estis mirinda sperto. Kaj li preskaŭ forgesis ke li havas kanceron.
Dum li kuŝis sur la sablo, li sentis la varmecon de
la suno en ĉiu celo de sia korpo. Li ankaŭ sentis la kison de la vento kaj la streĉiĝon de la mar-salo
sur sia haŭto. Ĉiu celo de lia korpo estis plene viva, kaj li ĝuis ĉiun senton. Li alte taksis ĉiun
momenton. Li preĝis mense, “Dankon, mia Dio, pro la vivo, kiu Vi donas al mi. La vivo estas bonega.”
Sed li sentis sin ankaŭ iomete malfeliĉa. Li ŝatis
la vivon kaj la belecon en Tahitio. Bedaŭrinde, lia sperto ne povis daŭri. Li telefonis al sia edzino. Kaj li adiaŭis
Paŭlon kun ĉirkaŭbrakumo.
Ok tagojn post sia alveno al Papeete, li denove estis en la flughaveno por reflugi al Los-Anĝeleso.
Dum li atendis sian fugon, viro venis kaj sidiĝis apud
li. Li aspektis orientulo. “Saluton!” diris Johano.
“Saluton!”
“Ĉu vi iros en la aviadilo, kiu flugos al Los-Anĝeleso?”
“Jes. Kaj vi?”
“Ankaŭ mi. Mia nomo esta Johano.”
“Kaj la mia estas Kriŝna. Mi venas el Barato.
La malnova nomo de mia lando estas Hindio aŭ Hindujo..
Ankoraŭ restis la problemo en la menso de Johano. Kio
estos la animo, se la animo ekzistas? Ĉu la animo postvivos la morton de la korpo? Se tio okazas, kien ĝi iros?
Kaj kio estas la celo de la vivo? Ĉu eble, tiu persono el Barato havas la respondojn?
Sed kiel oni povas fari tiajn demandojn? Kutime neniu volas paroli pri tiuj temoj. Kaj tiuj, kiuj volas paroli,
aŭ ne scias la respondojn, aŭ neniam pensadis pri tiaj aferoj.
Feliĉe por Johano, la sidejo de la aviadilo ne estis
plena de homoj, kaj estis sidloko vaka apud li. Li invitis Kriŝnan, ke li sidiĝu tie.
Baldaŭ la aviadilo ekflugis. La zumado de la reaktoroj
donis agrablan sonfonon. Kriŝna volis dormeti, sed Johano havis demandon. “Mi havas grandan problemo kun la morto,”
li klarigis. Eble vi povus helpi min.”
“Sed la morto ne estas problemo,” respondis la
hinduo. “Eble via problemo estas la vivo.”
“Mi ne komprenas,” diris Johano. “Tre baldaŭ
mi mortos, ĉar mi havas kanceron, kaj mi timas la morton.”
“Kial vi timas la morton? Ekde la tago de via naskiĝo,
vi komencis morti. La morto estas tute normala procezo de la vivcicklo. Ĝi okazos sen via helpo, kaj vi ne povas eskapi
ĝin. Ne prizorgu pri ĝi.”
Johano ne atendis tian respondon. Li jam legis iomete pri
la filozofio de la hinduoj, kaj de ties kredo je la reenkarniĝo. Li sciis, ke eble la duono de la homaro akceptas tiun
ideon. Eble li devas informi sin pri tiu kredo. “Ĉu vi kredas, ke la animo de la homo renaskiĝos en la estonteco
en alian homan korpon.”
“Ne. Mi ne kredas tion.”
“Do, vi estas budhisto?”
“Ne. mi estas nek hinduo nek budhisto. Mi ne kredas
je la animo, nek je la renaskiĝo.”
“Mi ne komprenas. Ĉu vi ne estas orientulo? Kion
vi kredas?”
“Mi kredas je nenio. Mi kredas nur je kion mi spertas.
Kaj ĉi-tage ni mortas iomete.”
“Mi ne komprenas.”
La baratano ridetis. Li estis tre serena. “La vivo
jam ekzistis dum milionoj da jaroj. Do vi estas parto de la vivo, kaj ankaŭ vi jam vivis dum milionoj da jaroj. Do via
vivo ne ĉesos kiam via korpo mortos. Vi vivos ankoraŭ dum milionoj da jaroj, ĉar vi estas parto de la vivo.
Fakte, tempo ne ekzistas. Tempo ekzistas nur en via cerbo, en via konscio. Kiam vi mortos, por vi la tempo ĉesos, kaj
vi havos novan konscion, la konscio de la tuta vivo. Scienco pruvis, ke tempo estas nur faktoro de unu punkto en la universo
kiu rilatas kun aliaj punktoj en la spaco. Do, la morto, en tiu senco, ne ekzistas. Ĉu vi komprenas?”
“Ne.” La aviadilo nun flugis super la blankaj
nuboj. La fluganta aviadilo estis nur punkto en la vasta blua universo. “Diru al mi pri via sperto de la vero. La religio
ĉiam parolas pri fido, sed vi ne parolas pri tio.”
“La estinteco ne ekzistas nun. La estonteco jam ne
ekzistas. Nur la estanteco, la nuntempo ekzistas. Tial vi povas vivi nur en ĉi tiu momento. Se vi loĝas en la pasinteco,
vi havos nur bedaŭron kaj kulpon kaj koleron. Se vi loĝas en la futuro, vi neniam atingas la feliĉon, la ĉielon,
la nirvanon, ĉar la perfekteco ne ekzistas, kaj ne povas ekzisti. Do la feliĉo ekzistas nur en ĉi tiu momento.
Kiam vi spertas la veron de tiu fakto, vi spertos la veron de la vivo.”
“Mi ankoraŭ ne komprenas. Se la tempo ne vere
ekzistas, kiel oni povas diri, ke la estinteco ne ekzistas nun?”
Johano rigardis tra la fenestro. Sub la fenestro pasis la
nuboj, sed tre malrapide. Eble la vivo estas tiel. La vivo estas malrapida movado de unu punkto al alia, de la naskiĝo
ĝis la morto. Sed la vera realeco de la vivo estas ĉiam interne en la aviadilo, kie sidiĝis Johano kaj Kriŝna.
La vivo ne estas en la efemereco de la lasta nubo, kaj ne en la efemereco de la venonta nubo.
En en tiu momento, Johano spertis la veron.
“Ah!” li diris subite. “Jes, Kriŝna.
Mi komprenas. Almenaŭ, mi kredas, ke mi komprenas.”
Kaj Kriŝna ne diris ion. Li nur ridetis. Tiam li demandis,
"Ĉu vi povas min klarigi?"
"Ne."
Kaj Kriŝna ridetis denove.