Ĉapitro 14
Reveninte hejmen, Johano feliĉe kisis sian edzinon,
kaj ili brakumis unu la alian. Johano ĝojis esti de nove en sia domo.
“Johano. Mi havas mesaĝon por vi. Kuracisto de
la kancera hospitalo volas paroli kun vi. Li volas aranĝi rendevuon kun vi. Jen lia numero de telefono.” Maria
donis al li pecon de papero.
Unue Johano spertis iomete timon. Sed baldaŭ ĝi
malaperis, kaj baldaŭ poste li telefonis la kuraciston por aranĝi rendevuon. Kaj du tagoj poste, Joano estis en
la konsulta ĉambro de la kuracisto.
“Bonvole, sidiĝu,” invitis la kuracisto,
doktoro Smith. “La aliaj doktoroj diris al min ke vi ne volis havi la operacion. Mi kredas, ke via decido estas malsaĝa.”
Estis longa paŭzo. “Doktoro, mi pripensis pri
mia kancero dum la tuta semajno. Mi decidis, ke se vi opinias, ke operacio estas bona ago, mi konsentos havi ĝin.”
“Jes, bone. Tio estas laŭ mia konsilio.”
“Sed, doktoro, mi havas kelkajn demandojn. Eble vi
povus helpi min.”
“Volonte, Johano. Tio estas mia devo.”
“Mi volas scii, kio kaŭzas la kanceron?”
“Estas kelkaj kialoj, Johano. Povas
esti defekto en la kromosomoj. Povas esti la venena efiko de la kemiaĵoj de la medio. Sed mi opinias, ke la plej
grava kialo de la nenormala mitozo estas la kortisolo.”
“Sed, doktoro, kio kaŭzas la mitozon?”
“Ni ne scias precize. Povas esti defekto en la kromosomoj.
Povas esti la venena efiko de la kemiaĵoj de la medio. Sed mi opinias, ke la kialo de mitozo, kiu estas la plej grava
estas la kortisolo.”
“Kio estas kortisolo?”
“Kortisolo estas hormono en la korpo. Ĝi povas
ŝanĝi la kapablon de la korpo sin defendi de malsanoj, kaj de kancero. La korpo povas sin defendi per la imuna sistemo,
sed la kortisolo atakas la imunan sistemon.”
“"Ĉu vere? Ĉu la kortisolo ne helpas la imunan
sistemon? Mi legis ion en artikolo."
"La kortisolo povas helpi la imunan sistemon en kriza situacio,
sed post kelkaj tagoj, tro da kortisolo povas malfortigi la korpan defendon kontaŭ malsanoj.
"Kaj, kio kaŭzas la kortisolon?”
“Estas la homa korpo mem, kiu produktas kortisolon.
Kiam vi estas en danĝero, kiam vi havas timon, kiam vi estas nervoza, kiam vi sentis koleron, kiam vi easta amara, via
korpo faras kortisolon.”
Johano pripensis plu. “Ĉu vi volas diri, ke estas
fortaj emocioj, kiuj kaŭzas kanceron?
“Povas esti. La ellaso da kortisolo kaj la ekzisto
de timo, anksieco, kaj streĉo ĉirkaŭ iu korpa histo povas detrui la imunosistemon. La kortisolo malfunkciigas
tiun sistemon, atakante la interleŭkino-2.” Interleŭkino-2 donas, ĉu alia ĉelo estas amiko aŭ
malamiko. Kiam tio okazas, leŭkocitoj en la sango ne rekonas la anti-onkogeneson
en la ĉelo, kaj permesas la mitozon.”
xx
"Ĉu vi opinias, ke la kialo de kancero estas la timo,
la malamo, la kolero, la manko de pardonemo, kaj la streso de la vivo?"
"Povas esti, ĉar tiuj emocioj kaŭzas altan nivelon
de kortisolo."
"Mi ne kredas tion," respondis Johano defende. "Mi neniam
havis tian fortan malbonajn emociojn, kaj mi havas kanceron."
"La kancero estas tre komplika afero. Fakte, ekzistas pli
ol 200 malsamaj specoj da kancero, kaj ekzistas multaj kialoj. Eble vi ne kredas tion, sed mi kredas, ke la homo ne estas
nur korpo kaj menso, sed ankaŭ spirito. Kaj eble la baza kialo de la korpa malsano, de la mitozo de kancero, estas spirita
malsano. Aŭ ĉu vi ne kredas je la spirito de la homo?"
Johano pensis pri Kriŝna, la nekredanta orientulo en
la aviadilo, pri la antropologo en Tahitio, pri Marie Anne, la bela juna indiĝenino, pri Paŭlo la samseksemulo,
pri la kristana pastro Bruno, pri la drinkemulo Barto. "Jes, mi kredas je la spirita parto de la homo. Kaj venis en lia menso,
kelkaj demandoj, kiujn li volis demandi al sia pastro."
Pasis kelkaj momentoj. "Do, morgaŭ je la deka?"
"Jes, morgaŭ je la deka. Mi skribas vian nomon en la
horaron, kaj mi planas, ke vi tiam ekzmeniĝos per komputila tomografio. Kaj en kelkaj semajnoj, vi havos vian operacion.
Ĉu en ordo?"
"Jes, kompreneble, doktoro Smith." Sed Johano pensis pri
pastoro Bruno.