Ĉapitro 15
Tuj poste sia
rendevuo kun la kuracisto en la malsanulejo Johano veturis al la preĝejo
de la pastro. Feliĉe Pastro Bruno estis en sia preĝeja oficejo.
"Bonan tagon, Pastro."
"Bonan tagon. Sidiĝu. Kiel vi fartas? Kion vi faris ekde la lasta fojo, kiam ni vidis unu la alian?"
"Mi faris specon de ferio. Mi iris al Tahitio."
"Ĉu vere? Kial vi faris tion?"
"Mi volis scii kio okazas post la morto. Kaj mi volis kompreni
mian propran vivon, mian propran ekziston."
La pastro ridetis. "Kaj kion vi eltrovis?"
Johano meditis, atenteme elektante siajn vortojn. "Antaŭe
mi kredis, ke mi ne havis timojn, koleron, malamon, nepardonemon, streĉon, sed eble mi ilin havis. Eble mi ankoraŭ
ilin havas. Kion vi opinias?"
"La Biblio diras, ke perfekta amo forpelas timon. Se vi timas,
vi ne havas la perfektan amon de Kristo en via koro. Kiam vi havas la menson de Jesuo en via cerbo, vi ne havas spacon tie
por kolero kaj amareco."
"Sed mi estas ordinara homo. Kiel mi povas havi la menson de Jesuo?"
"Tio ebligas nur la Spirito Sankta. Ĉu vi havas timon?"
"Mi kredas, ke ne. Mi kredas, ke mi havas la amon de Jesuo,
de Dio, en mia spirito."
"Povas esti, mia Johano. Eble via amo estas perfekta."
"Mi pretas por la baldaŭa tumora radiografio. Kaj mi
eĉ pretas por la morto."
*
*
*
Venis la tago de la tomografio. Johano kisis sian edzinon,
kaj veturis al la kancera hospitalo.
Li
devis atendi duono-horon post skribi sian nomon en la libro de la akceptejo. Fine iu venis por diri lin, ke la teknikistoj
estis pretaj por ekzameni lin. “Kiel vi fartas hodiaŭ?” lin demandis la teknikistino. “Ĉu io doloras al vi?”
“Tute
ne,” respondis Johano. “Mi sentis tute bone.” Kaj li ne mensogis.
Johano
sin preparis por eniri en la skanaparaton. Li penis pensi pri nenio.
*
*
*
Kelkajn
tagojn poste, sonis la telefono en la domo de Johano. “Johano,” venis la voco el la aparato.
“Jes.”
“Mi
estas doktoro Smith. Mi havas la rezultojn pri via tomografio. Ni havas nur unu problemon. Kelkaj kuracistoj kaj fakuloj ekzamenis
viajn tomografiajn bildojn, kaj ni ne povis trovi vian tumoron. Ni ne povas klarigi tion.”
"Ĉu
ĉi tio estas kazo de spontanea remito?" Johano sentis momenton de granda ĝojo.
"Eble.
Sed iuokaze ni volas ankoraŭ ekzameni vin por certigi ĝin."
"Kompreneble
doktoro Smith. Kompreneble."