Cxiela Celo

Cxapitro 1

Home
Cxapitro 1
Cxapitro 2
Cxapitro 3
Cxapitro 4
Cxapitro 5
Cxapitro 6
Cxapitro 7
Cxapitro 8
Cxapitro 9
Cxapitro 10
Cxapitro 11
Cxapitro 12
Cxapitro 13
Cxapitro 14
Cxapitro 15

Ĉapitro 1 de ‘La Ĉiela Celo-‘

 

Romano de Vernero Moeller

 

          La viro rigardis la kuraciston. Li ne povis kredi liajn vortojn. Sed la vizaĝo de la kuracisto estis tre serioza. “Bedaŭrinde vi suferas pro kancero.”

 

          “Mi ne komprenas,” respondis la viro. “Mi ĉiam strebas vivi sane. Mi ne fumas. Mi eĉ mi ne trinkas alkoholaĵon. Almenaŭ tre malofte. Kaj mi ne doloras. Mi tute ne komprenas.”

 

          “Sed tamen la rentgenbildoj montras, ke vi havas grandan kanceran tumoron en la cerbo!”

 

          “Ĉu vi ne povas operacii je mia cerbo por fortranĉi la tumoron?”

 

          “Jes, la kirurgoj povas fari tion. Sed, eĉ se ili povus fortranĉi la tutan kanceron de la cerbo, la problemo estas, ke restas kancero en la pulmoj.”

 

          La viro ekŝvitis, kaj ofte moviĝis sian pozicion en la seĝo de unu flanko al alia. “Ne povas esti. Mi estas tro juna; mi havas nur sesdek jarojn. La vivo estas tre mallonga. Mi ne volas morti. Ĉu vi ne povas doni al mi radioterapian aŭ kemian kuracadon?”

 

          “Jes, kompreneble,” respondis la kuracisto. “Ni povas plilongigi vian vivon kelkajn monatojn, sed ĉiam ekzistas danĝero kaj multe da doloro por fari tion. Estas tre multekosta afero. Sed estas la devo de nia profesio prilongigi vian vivon eble plej longe.”

 

La vizaĝo de la viro paliĝis. La vivo dreniĝis de sia korpo. Li pripensas la aferon kelkajn minutojn.

 

“Kiom da tempo restas al mi antaŭ mia morto?’

 

“Neniu scias precize. Eble du monatoj. Eble ses monatoj. Post la operacio, vi ne plu povas vojaĝi, trinki bieron, tro piedmarŝi aŭ labori.”

 

Estis aliaj momentoj de silenco. La viro pensis profunde. “Sed, doktoro, kio okazas post mia morto?”

 

“Mi neniam pensis pri tio,” respondis la kuracisto. Mia ĉeffako estas kuraci la kanceron. Laŭ mi, eble nenio okazos post la morto.  Mi simple ne scias. Vi devas konsulti pastoron aŭ sacerdoton. Ili havos la respondon. Mi havas aliajn pacientojn. Ĉu vi volas, ke mi aranĝu la daton de la unua operacio?”

 

“Kaj se mi decidas ne havi operacion, ne havi radioterapion, ne have kemioterapion, kio okazos?”

 

“Do, tiu estus nekonsilinda decidon, sed se vi ne volas havi kuracadojn, vi nur mortos pli baldaŭ.

 

Subite la viro staris kaj la unuan fojon ridetis. “Do, doktoro moŝto, mi decidas ne havi operacion. Mi volas unue viziti pastron kaj sacerdoton por scii kion okazos al mi post mia morto. Kiam mi scios la ĝustan respondon, mi venos por diri al vi kiam mi volas havi la operacion. Ankaŭ, mi volas ĝui mian vivon dum mi havas la eblecon fari tion.”

 

“Bone, Johano, se vi volas. Vi ĉiam povas havi la operacion kaj la kuracadon poste. Sed sciu, ke via vivo baldaŭ finos.”