Ĉapitro 3-
Tuj
post la konversacio kun Maria, Johano eniris en sia aŭto por escapi de sia domo. Li veturis laŭ kelkaj stratoj,
kaj fine li sciis kien li volis iri. Se iu konos se ekzistas la vivo post la morto, tiu estos la pastoro de la preĝejo.
Li
frapis la pordon de la domo de la pastoro. Virino malfermis la pordon. “Bonvenon, Johano,” ŝi diris. “Pri
kio mi povas helpi vin?”
“Mi
deziras paroli kun la pastro. Estas spirita afero.”
“Bone,
la pastoro ne estas hejme nun. Mi povos diri lin ke vi volas paroli kun li, kaj li povos telefoni al vi por starigi rendevuon.
Ĉu vi volas, ke mi faru tion?”
Johano
malkontentiĝis. “Mi volas paroli kun li nun.”
“Ho,
ĉu tio estas grava afero?”
“Jes.”
“Do,
se estas vera krizo, mi diros ĝin al li. Se vi revenos ĉirkaŭ la deka horon ĉi vespere, eble li povos
paroli kun vi. De kio temas la problemo?”
En
tiu momento Johano hontis. Li sentis, ke li ne havas multe da tempo por malspari. “Mi preferas diri ĝin al li private.”
“Ho,
mi komprenas. Tiaj kazoj ofte okazas kun ni. Se vi volas, vi povus resti ĉi tie. Mi povas prepari por vi tason da kafo.”
“Ne
dankon. Me revenos je la deka. Mi devas pensi.”
Johano
veturis denove en sia aŭto. Ĉu ne ekzistas en la Biblio ie, kie Jesuo parolas pri la eterna vivo? Se iu kredas en
Jesuo, tiu neniam mortos? Ĉu tio signifas, ke se li estas bona kristano, ke li havos vivon eternan?
Li
iris al trikejo por klarigi sian menson. Li sidiĝis ĉe la verŝtablo apud alia viro, kaj mendis bieron. La viro,
mezaĝa, jam trinkis sufiĉe, kaj preskaŭ ne povis paroli kohere. Sed li aperis feliĉe. Johano kaj la trinkanta
viro ekparolis.
“Via
nomo estas Barto, ĉu ne? Diru al min ion tre gravan. Vi verŝajne ĝuas vian vivon. Kial vi estas ĉi tie,
sur la tero?”
“Kial?
Mi ne scias, amiko. Eble mi estas ĉi tie por amuzi min, por plezurigi min.” Kaj la viro levis la glason da biero por trinki plu.
“Kaj,
laŭ vi, kio okazas post via morto?”
“Aŭskultu,
mia amiko, mi ne volas pensi pri tiu afero. Se mi pensus ĉiam pri mia morto, mi nemiam povus trovi plezuron en mia vivo.
Do mi preferas ne pensi pri tio.”
“Ĉu
eble estas vivo post la morto? Ĉu eble ekzistas la ĉielo aŭ la infero?”
“Ĉu
valoras scii la respondon? La plezuro en la vivo estas precize ne koni la finon. Se vi scius la finon de romanon, vi ne havus
plezuro legi ĝin. Se vi scius la finon de via vivo, vi ne povus havi plezuro en via vivo.”
Kaj
en tiu momento, Johano konstatis ke la ebriulo al sia flanko diris la veron, aŭ, almenaŭ, parton de la vero.
Estis
preskaŭ la deka. Tial Johano eliris de la trinkejo, eniris en sia aŭton, kaj ekveturis al la domo de sia pastoro.
Dum unu momento, li hontis viziti la pastoron, sed li memoris, ke li ne havis multan tempon por vivi sur la tero, kaj decidis tuj visiti
lin.