Ĉapitro 04
Johano reveturis al la domo
de la pastoro. Ĉi-foje, la pastoro estis hejme, kaj li invitis Johanon en sian studejon. Estis multe da libroj malantaŭ
la tablo de la pastoro - biblioj, versioj da la biblioj, teologiaj bibroj, libroj pri la historio de la eklezio, libroj pri
la latina, la greka, kaj la hebrea lingvoj, himnaroj, komentarioj pri la tekstoj de la biblio, libroj pri preĝejoj, pri
kiel konsili homojn, kiuj havas sociajn aŭ psikologiajn problemojn. “Sidiĝu, mi petas, mia amiko Johano. Pri
kio mi povus helpi vin? Ĉu vi havas problemon pri via edzino, pri viaj familio, pri via financoj?”
“Pastoro Bruno, mia
problemo estas pli grava. Temas pri spirita problemo.”
“Ha, eble kiam vi instruas
pri la biblio en la preĝejo, iu demandis al vi problemon, kaj vi ne scias respondi? Tio ne estas grava problemo. Eble
mi povus helpi.”
“Ne, pastoro. Estas
spirita problemo, sed estas ankaŭ persona problemo.”
“Do, mi tro parolis.
Bona konsilisto devas aŭdi, kaj ne paroli. Do, diru al mi.”
Johano silentis denove por
kolekti siajn pensojn, kaj poste ekparolis. “Pastoro Bruno, mi ĵus ektrovis, ke mi havas gravan kanceron, kaj post
kelkaj monatoj, mi mortos.”
La vizaĝo de la pastoro
ombriĝis, kaj lia buŝo malfermiĝis. Fine li diris, “Ho, Johano. Ĉu vi estas certa pri tio? Vi aspektas
tiel sana kiel mi.”
“Pastoro, mi certas.
Kelkaj kuricistoj kaj kirurgoj, post ekzaminado de la rentgenbildoj konsentis pri tio. Mi baldaŭ mortos.”
“Do, vi devas prepari
vin, se ĝi estas neevitebla. Fakte, la morto estas neevitebla por ĉiu. Sed vi havas bonan okazon por prepari vin.
Multaj homoj mortas sen povi sin prepari.”
“Sed tio ne donas al
mi grandan ĝojon. Kion diras la Biblio pri la morto? Temas pri la ĉielo kaj la infero, ĉu ne?”
“Jes. La Biblio parolas
pri la ĉielo kaj la infero. Jesuo mem parolas pri la infero, kaj diras, ke lia regno estas la regno de la ĉielo.”
“Kaj, kio signifas
tion, pri la infero kaj pri la ĉielo?”
“Laŭ la eklezio,
ĉiu homo devas morti, kaj post la morto, venos la juĝo. Se vi kredas je Jesuo kiel Savanto, kaj vi daŭre pentas
pri viaj pekoj, vi eniras en la ĉielon.”
Pasis kelkaj momentoj da
silento. “Pastoro, mi volas kredi tion, sed mi ne povas. Eble estas la vero, sed eble ne estas la vero. Vi estas klera
homo. Kion vi kredas?”
La servisto de Dio ridetis.
Tiam li diris, “Jes, mi ĝin kredas, sed ne estas facile por mi kredi ĝin. La kristano bezonas fidon, kaj Dio
donas al mi la fidon. Sed ni povas vidi la problemon de alia maniero. Tia maniero konsolas min.”
Johano atentis bone. “Kia
maniero?”
“Johano, Vi scias,
ke la Sankta Spirito ne estas en la ĉielo super la tero, ne estas sur la tero, kaj ne estas sub la tero. Jesuo instruis,
ke la Sankta Spirito estas ĉie. Ĉu vi neniam spertis la Sanktan Spiriton en via koro?”
“Jes.”
"Kaj sammaniere, via vivo
post la morto, ne estos nur en la ĉielo super la tero, kaj ne estos nur sur la tero, kaj ne estos nur sub la tero. La
postmorta vivo ekzistas ĉie.”
“Sed ĉu vi kredas
en la vivo post la morto?”
“Absolute. Mi ne kapablas
dubi pri ĝi. Vi ne povas morti. Via vivo daŭros iel. Por mi, estas malfacile kredi ke la vivo finiĝos kun la
morto. Mi sentas la certecon de tio en mia animo, aŭ en mia koro. La morto ne estas la fino de ĉio. Se vi volas,
ni povos daŭrigi la konversacion poste.”
“Jes, eble.”
Johano foriris de la domo
de Pastoro Bruno preskaŭ konvinkita, ke la morto ne estas la fino de la vivo. Sed tio fakto ne donis al li konsolon.
Kian vivon havos homo post la morto? Eble estus pli bone se la morto estus la fino de ĉio. La granda universala juĝo
timigis lin tiom kiom la fakto de la morto mem.
Je la unua fojo, Johano rimarkis,
ke li timis la morton. Tiunokte, li ne volis lerni la veron. Li nur volis senti la korpon de Maria kontraŭ li.