Cxiela Celo

Cxapitro 5
Home
Cxapitro 1
Cxapitro 2
Cxapitro 3
Cxapitro 4
Cxapitro 5
Cxapitro 6
Cxapitro 7
Cxapitro 8
Cxapitro 9
Cxapitro 10
Cxapitro 11
Cxapitro 12
Cxapitro 13
Cxapitro 14
Cxapitro 15

Ĉapitro 5

 

Dum la nokte, Johano vekiĝis subite. Estis proksimume je la kvina matene. Li sentis premon super la tuta korpo. Li eksvitis. Li ne povis dormi plu.

 

Li sentis kiel homo en la prizono, homo, kiu alfrontos la ekzekuton. Li estis jam mortinto. Sed li ne volas morti. Li volas daŭrigi sian vivon kun sia edzino, kun sia familio, kaj li volis labori. En sia laboro, li ne devus pensi pri la mallongeco de la vivo, kaj ne pensi pri tio estis speco de feliĉo. Antaŭe li povis fari tion, sed nun li ne havis la tempon por solvi la problemon de la morto.

 

Li devas pensi. Li devas apartigi sin de la familio, de la laboro, de la domo. Li devas ankoraŭ koni pli la mondo, havi pli da spertoj, ĝui sin plu antaŭ la fatala momento.

 

Li veturis tra la preskaŭ malplenaj stratoj de la malgranda urbo. Kelkaj da homoj ekvojaĝis al sia laboro. Sed li havis tempon por pensi.

 

Li vidis malgrandan restoracio. Li eniris, kaj sidiĝis en budo. Estis nur ĵurnalo sur la tablo. Li mendis tason da kafo kaj malgrandan matenmanĝon. Nur toaston kaj unu ovon kaj unu strion da lardo. Post li komencis legi la ĵurnalon, precipe pri la perforto, la krimo, la skandaloj, la militoj, la maljusteco, la mondmalsatego, mondmalsaneco, mondmalriĉeco, la naturaj katastrofoj. Se amanta Dio vere ekzistas, kial Li permesas tiom da sufero en la mondo? Eble ankaŭ Dio estas maljusta.

 

Johano ekmanĝis. La kafo, la toasto, la ovo, kaj la strio da lardo vere bongustis, kaj donis plezuro al li.

 

“Diable,” li diris al si mem. “Mi ne devas prizorgi pli por kalorioj, pri graso, pri kolesterolo. Mi rajtas manĝi ĉion.” Kaj li mendis pli da toasto, pli da ovoj, pli da lardo.

 

Li havis multe da tempo por pensi. Fine li eklegis plu en la ĵurnalo, reklamon ferii en Tahitio. “Venu al la Franca Polinezio en la Sud-Pacifiko. Tahitio estas la plej bela, la plej romantika tropika insulo en la tuta mondo. Tahitio ne havas multajn turistojn. La vivo tie estas simpla kaj agrabla.

 

“La tahitianoj spertas tre feliĉan vivon. La belaj junulinoj havas florojn en sia hararo, kaj surhavas florgirlandojn ĉirkaŭ la koloj. Estas multaj kaŝitaj plaĝoj kie la naĝantoj rajtas naĝi nude.”

 

Belaj bildoj formiĝis en la imago de Johano. Ekstere la vetero estis malvarma kaj grisa. La bildo de Tahiti male estis varma kaj alloga. Kaj subite li havas la deziron flugi al Tahiti.

 

Kelkaj horoj poste, Johano estis en la vojaĵagentejo. “Mi volas iri al Tahitio,” li diris al al agento.

 

“Kiam?”

 

Johano ne jam pensis pri kiam. Ĉu li devas paroli antaŭe pri tio kun sia edzino? Ĉu li ankaŭ devas paki valizojn? Ne. Eble lia edzino volus veni kun li al Tahitio. Kaj li volas esti sole. Eble ŝi penus konvinki lin resti hejme kaj havi la teruran operacion. Li ne volas esti homa vegetaĵo. Ne. Li devas eskapi sian vivon por trovi sian vivon.

 

“Nu, mi volas iri tien kiom eble plej baldaŭ.”

 

La agentino tajpis en la komputilon. Post kelkaj minutoj, ŝi diris, “Jen, la plej baldaŭa flugo el Los-Anĝeleso estos morgaŭ. La flugo daŭros proksimume naŭ horojn, kaj kostos proksimume mil dolarojn. Estas aliaj ebloj, sed tio estas la plej bona.”

 

Mil dolaroj! Multe da mono. Sed li havas multe da mono, kaj li ne havas multe da tempo por ĝui sian monon. Jes, mil dolaroj ne estas multe da mono.

 

“Ĉu vi akceptas kreditkarton?”

 

“Kompreneble. Kaj ĉu via edzino vojaĝos kun vi?”

 

“Ne, mi vojaĝos sole. Sed, ĉu mi bezonas vizon?”

 

“Tute ne. Se vi havas validan usonan pasporton, vi rajtas resti unu monaton en la Franca Polinezio. Ĉu vi bezonas loĝejon en Tahiti?”

 

“Jes. Kiom kostas?”

 

“Eble 200 dolaroj ĉiu nokto, sed se vi havas samĉambranon, ĝi kostas al vi nur 100 dolarojn ĉiu nokto. Cxu vi volas dividi la koston kun iu?”

 

“Jes, sed mi ne havas kunvojaĝanton.”

 

“Do, la vojaĝkompanio povas aranĝi samĉambranon por vi, se vi volas. Kompreneble, de la sama sekso. Ĉu vi volas?”

 

“Jes, mi volas.”

 

Kaj, dek minutojn poste, Johano havis en la mano la elektronikan flugbileton por atingi Papeeto en  Tahitio. Johano decidis pasigi la nokto en motelo en Los-Anĝeleso. De la motelo, li telefonis sian edzinon, kaj ili parolis tre mallonge. Johano nur volis informi ŝin, ke li bezonis foriri al Tahiti unu aŭ du semajnojn por povi pensi. Kiam Maria demandis al li pri lia valizo, li nur diris, ke li ne bezonis valizon, ĉar li intencis aĉeti ĉion en la bela insulo en la Franca Insularo.

 

Kaj, Johano decidis aĉeti la libron, ‘Lernu la Francan en 10 Tagoj,’ por legi en la aviadilo. Se oni povas lerni la francan en nur dek tagoj, eble li ankaŭ povus lerni la misterojn de la vivo kaj la morto en dek tagoj.

 

En la motelo, li ekdormis lernante el la dua ĉapitro- ‘Qui êtes-vous?’ Kiu vi estas? Bona demando. Eble por kompreni la vivon, oni devas povi respondi tiun demandon.