Cxiela Celo

Cxapitro 6
Home
Cxapitro 1
Cxapitro 2
Cxapitro 3
Cxapitro 4
Cxapitro 5
Cxapitro 6
Cxapitro 7
Cxapitro 8
Cxapitro 9
Cxapitro 10
Cxapitro 11
Cxapitro 12
Cxapitro 13
Cxapitro 14
Cxapitro 15

Ĉapitro 6

 

          La sekvantan tagon, Johano sidis en la aviadilo. Li vidis la enirantajn pasaĝerojn. Viroj kaj virinoj, junuloj kaj maljunuloj, eŭropanoj, amerikanoj, azianoj, kaj polinezianoj. Kelkaj homoj ridetis, kaj aliaj havis severan mienon. Kiu sidiĝos apud li, aŭ ĉu eble neniu? Dum la flugado de ok horoj, estus bone povi dormi uzanta ankaŭ la apudan sidlokon.

 

          Sed mezaĝa viro sidiĝis će lia flanko. “Bonjour, monsieur.”

 

          “Bonjour.”

 

          “Ha, vi estas usonano, ĉu ne?”

 

          “Jes. Sed bedaŭrinde mi ne parolas la francan.”

\

          “Tio ne gravas. Mi parolas sufiĉe bone esperante.”

 

          Finfine la aviadilo ekflugis, kaj en la zumado de la motoroj de la aviadilo, Johano baldaŭ dormetis. Li sonĝis pri la palmoj kaj la varmetaj marzefiroj sur la plaĝoj de Tahiti. Li antaŭĝuis la tropikan sperton. Kiam li estis tre junaj, li ofte sonĝis pri vivo sur tropika insulo kun belaj knabinoj kaj knaboj. Nun li sciis, ke li faris bone komenci tiun novan aventuron. Kiam li mortos, almenaŭ li scios ke li estos plenigita tiun sonĝon.

 

Kiam Johano vekiĝis, la stevardino proponis trinkaĵojn.

 

“Mi nomiĝas Johano. Kaj vi?” demandis Johano al la viro apud li.

 

“Charles,” estis la mallonga respondo.

 

Ili malrapide trinkis siajn trankaĵojn. “Mi havas gravan demandon. Ĉu vi timas la morton?”

 

“Tio estas nekutime demando. Mi, ne, mi ne timas la morton. Ĉiu devas iam morti, do ne taŭgas timi ĝin. Ne helpas vivi ĉiam timante la morton. Kiam ajn okazos, okazos,” diris la franco.

 

“Sed mi timas la morton,” diris Johano. “Se vi scius, ke morgaŭ vi mortos, ĉu vi ne timus?”

 

“Absolute ne.”

 

“Mi opiniias, ke ĉiu homo havas timon. Kaj se vi diras ke vi ne havas timon de la nekonato, mi ne povas kredi vin. Kaj la vivo post la morto estas afero nekonata.”

 

La franco paŭzis por pensi kaj trinki pli da la vino. “La vivo post la morto ne ekzistas. Kiam vi mortos, tio estas la fino de via konscio.”

 

“Sed, Charles, diru min. Kiel vi povas diri sen dubo, ke vi ne ekzistas post la morto. Ĉu vi ne kredas je la animo, kiu daŭras post la morto?”

 

“Mia bona amiko. Mi ne kredas je la animo. Sed, se la animo ekzistus, ĝi estus parto de la konscio, kaj la konscio estas parto de la nervosistemo de la cerbo kaj de la korpo. Post la morto, la nervosistemo ne plu funkcias, kaj se la nervosistemo ne ekzistas, ankaŭ ne ekzistas la memoroj kaj la personeco de la persono. Do via animo, se ekzistas, malaperos. Bedaŭrinde por vi, tio estas la vero pri la morto. Kaj ne ekzistas kialo timi la morton.”

 

La aviadilo daŭrigis la flugon al la paradizo de Tahiti. Ĝi ne estis la paradizo de Edeno, kaj ne estis la paradizo de la ĉielo, sed certe ekzistas la tera paradizo, kaj li flugadis tien nun. Aŭ eble ankaŭ la tera utopio ne ekzistas.

 

“La realeco konsistas el atomoj kaj molekuloj kaj en la radioj de energio. Krom tio, nenio ekzistas. Nek Dio, nek animo, nek paradizo, nek vivo post la morto. La homoj kreis Dionk- Dio ne kreis la homon. La religioj kreis la ĉielon- de la ĉielo ne venis la vortoj de Dio.”

 

Johano rigardis tra la fenestro de la aviadilo. Li flugadis tra la ĉielo, sed ne tra la ĉielo de Dio, sed tra la ĉielo de la scienco, la bela ĉielo de vaporaj de akvo, de molekuloj da oksigeno kaj hidrogeno, de nitrogeno kaj de karbona dioksido.

 

Eble Charles pravis. Sed nun Johano sentis ne nur timon, sed ankaŭ senesperon. La vivo havis nek kialon nek celon. La vivo estas plene sensignifa. Kial vivi?

 

Finfine, Johano dormis.

 

Kiam li vekiĝis, li alproksimiĝis la insularon de Tahitio. Charles legis francan ĵurnalon. “Bonjour, Charles.”

 

“Ha, bonjour mon ami americain John. Ĉu vi dormis bone?”

 

“Sufiĉe bone, dankon.” Johano malfermis la francan lernolibro. “Qui êtes-vous?” li demandis al Charles.

 

“Moi? Mi nomiĝas Charles Dupré. Mi naskiĝis en Francio. Mi estas komercisto en Francio, kaj ankaŭ en Tahitio. Mi estas kvindek-jaraĝa.”

 

“Ne, ne. Tio ne. Mi nur volas scii, kiu vi vere estas.”

 

Kaj Charles, la komercisto el Francio, ne povis respondi.