Ĉapitro 7
La vido de la insulo de Tahitio tra la fenestro de la aviadilo
estis tre bela spektaklo. La suno brilis forte, kaj la koloroj de la maro, de la strandoj, de la kamparo, de la montoj, estis
intensaj. Sed, la demando en la menso de Johano estis, ĉu vere Tahitio estas paradizo.
La aviadilo surteriĝis sur la kurejo de la flughaveno
de Faa’a. Kiam Johano eliris el la aviadilo, li tuj sentis la tropikan varmon, kaj li flaris la odorojn de la tropika
vegetaĵo. Unue li devis trairi la enmigran kaj la doganan kontrolojn. Li ne havis problemon kun la doganisto, ĉar
li ne havis valizojn. Kaj Johano ankoraŭ volis ŝanĝi kelkajn dolarojn en la kontantan monon de Tahitio- la
polonezian frankon.
Post eliro de la flughaveno, la unua devo por Johano estis
trovi la vojaĝoficejon, kiu vendis al li la bileton. Li prenis taksion por atingi la ćefurbon de la insulo, Pape’ete.
Kaj kiel aspektis
la vojon kaj la domoj? La vojo havis flanke multajn palmojn kaj franĝipanarbojn.
Je unu flanko estis la strandoj ĉe la oceano, kaj aliflanke multe de dometoj. Estas kelkaj veturiloj, aŭtobusoj
kaj bicikletoj. Multaj homo piedmarŝis laŭ la strato.Ĉu ći tio estis paradizo?
Post kelkaj kilometroj, la taksio atingis la straton, kiu
situas la oficejo de la voyaĝservo. Ĉu la taksiisto estis tahitiano? Probable. Ĉu li parolas la tahitianan
aŭ la francan? Johano ne sciis, ĉar la taksiisto parolis sufiće bone esperante.
“Kiel mi povus helpi vin?” demandis la agento.
“Mi havas ĉambron en la feriejo de ‘La Sabloj.’
La agentino kontrolis la bileton en la komputilo. “Ha,
jes. Via ĉambro en La Sabloj estas preta. Vi kunloĝas kun aliaj homo, ĉu ne? Li devas alveni morgaŭ, do
vi loĝas sole en via ĉambro unu nokton. Mi supozas, ke vi ne plendos pri tio.”
“Tre bone. Sed kiel mi povas atingi la feriejon?”
“Naveta buso alvenos ĉi tien en unu horo, kaj
vi povas preni ĝin al la hotelo. Intertempe, vi rajtas esplori la urbon de Pape’ete piede. Eble vi vidos ion interesan.
Johano piedmarŝis al la granda bazaro ‘Le Marché.’
Tie li vidis unua senpere la homojn de Tahitio. Ili parolis france kaj tahitie, kaj Johano ne komprenis nenion. En la bazaro estis tre diversaj varoj- freŝaj fruktoj,
diversaj freŝaj legomoj. Ĉu ći tio estis utopio? Tute ne- tro da bruo, tro da trafiko, tro da odoroj, tro da
homoj.
Piedirante tra la stratoj, Johano ankaŭ vidis multe
da preĵejoj- kristanaj preĵejoj. Ne estis spuro de la antikva polinezia religio. Eble tiu pensmaniero ankoraŭ
ne ekzistis? Kiel povus okazi tio?
Johano ricevis la impreson, ke la tahitia kulturo ne estas
pura. Ĝi estis nur miksaĵo de la franca kulturo kaj la tahitiana kulturo. La ĝardeno de Edeno ne plu ekzistis. Do lia odiseado al Polinezio
estis vana. Vana kiel la ideo ke la morto ne estas la fino de la ekzisto de la animo.
Johano sentis, ke oni trompis la esperojn. Kiun sencon havas
la vivo, se post lia morto nenio ekzistos?
Sed la naveta buso venos baldaŭ, kaj li ekkomencos novan
sperton en sia nova vivo en Tahitio, la fama insulo de amo.